--- On Wed, 9/30/09, Renato Corsetti wrote:
> Mireille:
>>> Eble pli bone estus "repremo"?
> Vastalto:
>> Kial ne?
>Mi pretas diskuti pri tio. En ordo pri "re-premo" kvankam normale oni
>diras "subpremo" aŭ "persekuto".
Por mi "repremo" estus "denova, ripeta premo".
>Oni povus ankaŭ diri prem-subigi, prem-kontroli, ktp.
>Mi dubas ĉu estas elemento de reago, kiam la usona registaro arestas
>siajn japanajn civitanojn.
Ankaŭ mi ne vidas tie reagon -- nu, eble reagon je la ĝenerala
situacio, ne je la konduto de la represiatoj. Fakte la plej ofta
implico estas, ke la represiojn oni aplikas kontraŭ homoj senkulpaj,
neŭtralaj -- antaŭtimante eventuale ili povas iĝi kontraŭuloj aŭ iuj
aliaj povas uzi ilin kontraŭ la interesoj de la represiantoj.
RE- en "represio" estas same senrilata al la prefikso esperanta, kiel
RE- en "reprezenti" (tial italeska "raprezenti" estus pli bona) aŭ RA-
en "raporti".
--
Sergio