> Sergio Pokrovskij:
> Por mi "repremo" estus "denova, ripeta premo".

Jes. Ĝi estas respondo al alia premo. Sen unua premo estas ofte subpremo.
Historie, subpremo nemalofte sekvis repremojn/represiojn.

>> Mi dubas ĉu estas elemento de reago, kiam la usona registaro arestas
>> siajn japanajn civitanojn.
> 
> Ankaŭ mi ne vidas tie reagon -- nu, eble reagon je la ĝenerala
> situacio, ne je la konduto de la represiatoj. Fakte la plej ofta
> implico estas, ke la represiojn oni aplikas kontraŭ homoj senkulpaj,
> neŭtralaj -- antaŭtimante eventuale ili povas iĝi kontraŭuloj aŭ iuj
> aliaj povas uzi ilin kontraŭ la interesoj de la represiantoj.

Jes. Sen kontraŭuloj, realaj aŭ imagataj, repremo/represio ne plu sencas.
Do repremo/represio estas reago al kontraŭuloj.

> RE- en "represio" estas same senrilata al la prefikso esperanta, kiel
> RE- en "reprezenti" (tial italeska "raprezenti" estus pli bona) aŭ RA-
> en "raporti".

Jes. Ĝuste pro tio mi demandas ĉu "repremo" ne estas pli taŭga ol 
"represio". Tiuj kiuj ne konas la vorton per sia nacia lingvo eble vidas 
"re" en la E-a nova vorto. Kaj, ne konante "presio", ili povas stumbli.
Male por "repremo": pli facile oni komprenas ke temas pri premo post 
premo. Zamenhof proponis "ripari", "rifuzi" (kaj aliajn samspecajn) por 
eviti konfuzon kun sufiksigita re-vorto.

Nu, mi ne plu insistas, pri la utileco de la nova vorto "represio", ĝi 
ne ĝenas min. Same "repremo" ne ĝenas min, la lasta aspektas al mi pli 
esperanteca ol la unua, la unua sekvas la francan "répression".
Mireja

Rispondere a