>> Paul:
>> Sergio pruvis, ke la vorto "represio" estas uzata, kaj gxi do meritas
>> aperi.

Ankaŭ la vorto "repremo" estas uzata, mi neniam ĝin renkontis sed mi ĵus 
kontrolis per la reto kaj trovis "repremo" en la celata senco de "represio".

 > Renato:
> Mi dubas. Li montris, ke ĝi estas uzata en difinita teritorio (Rusujo, 
> Litovujo kaj ankoraŭ alia balta lando, se mi ne eraras). Multon plian 
> oni bezonus por enmeti vorton en REVOn. 

Sed "submeto" ne sufiĉas.
Oni povas konservi "represi-" kaj sendi ligon al "repremo".
Same, ligi "repremo" al "represio".
Mireja




Rispondere a