>> Mireille:

>> se "kripo" jam ekzistas, pli
>> bone estas ke oni trovu ĝin en ReVo ol lasi tiujn, kiuj bezonas la
>> vorton, sin demandi: "kiel mi dirus tion?".

> Kara Mireille, vi havas vian religion kaj mi havas la mian, diras la 
> tolerema Korano.

Pardonu Renato,
mi atentigas vin ke mia religio ne rolas en miaj respondoj pri la vorto 
"kripo". De deko da jaroj mi skribas en Eo kaj mi preskaŭ certas ke mi 
neniam uzis la vorton "kripo". Per mia unua respondo mi nur reagis al la 
vortoj de Sergio kiu taksis la vorton "precioza", "teatraĵo".
Certe ĝi estas artaĵo sed ne ĉiu artaĵo estas precioza kaj teatraĵo.

Fakte estas ke, eĉ en 2009, la objekto apartenas al iu kulturo.
Tutsame kaj respekteme mi akceptus vorton kiu simbole kaj artefarite 
priskribus reprezenton de io religia el ajna religio se la vorto jam 
uzatas ĉe esperantistoj.

Vi proponas la vorton "stal-trogo" aŭ "staltrogo" (mi ne plu scias), do 
mi rigardis en la reto kiusence la vorto "staltrogo" uzatas.
Ĝi signifas "trogo" en stalo en la unuaj ekzemploj kiujn mi legis, krom 
unu, tiu de Maria Lambin, probable ĉar ŝi neniam renkontis la vorton 
"kripo" do elturniĝis per "staltrogo".

Vi mem povas kontroli kiel estas uzataj kaj la vorto "kripo" kaj la 
vorto "staltrogo".
Kaj mi ĵus trovis tekston en kiu estas ambaŭ vortoj, ĝuste uzataj, do en 
kiu "kripo" estas la simbola artaĵo kaj "staltrogo" ne estas la simbola 
kripo sed vorto kiu priskribas kie kuŝis la ĵusnaskita Jesuo.
Vidu ĉe:
http://www.ikue.org/kristnasko2002/kristnasko2002.htm.
la teksto estas traduko de la 2002-aj kristnaskaj bondeziroj fare de 
Johano Paŭlo la 2a.
Per la menuo "serĉado" vi tuj iros al la vorto "kripo" en
----
| Ni alproksimiĝas al la kripo kortuŝitaj,
| por renkonti, kune kun Maria,
----
kaj al tri vortoj "staltrogo", la lasta en:
----
| Kune kun Vi, ho Virgulino Maria, ni haltas meditantaj
|fronte al la staltrogo en kiu kuŝas la Infano,
----

> Ĉu oni ne povus listigi ĝin kun resendo al "Stal-trogo"?
> Renato

Ne:
Staltrogo estas (laŭbiblie) la kuŝejo de la ĵusnaskita.
Kripo estas objekto reale kaj ofte arte farita por reprezenti la 
kristnaskon en kulturoj kie oni festas Kristnaskon.
Mi povas foti al vi mian hejman kripon, ĝi estas en apuda ĉambro, 
"dormante" sur breto de ŝranko.
Mi ne povas foti al vi la staltrogon priskribitan en Biblio.
Klare estas la diferenco inter la du vortoj, ĉu vi komprenas?
Kore, paceme kaj esperantiste salutas Mireja



Rispondere a