Unue mi volas danki pro via interesa kontribuo al la diskuto pri la 
vorto "kripo" en la senco 2.

> Parte Mireja pravas, sed tamen ne tute.
> 
> Estas kredeble prave, ke plej ofte, kiam efektive uzighas la
> vorto "kripo", temas pri Kristnaska artajho, kiu bildigas
> la naskighon de Jesuo, kaj ne pri staltrogo (kvankam en
> la artajho plej ofte trovighas staltrogo, sed la kripo tiam
> estas la tuto, ne la trogo).
> 
> Sed tamen ja okazas, ke tiuj, kiuj uzas la vorton "kripo" en tiu
> arta signifo, uzas ghin ankau en la signifo "staltrogo". Jen
> ekzemplo el Ipernity:
> 
> Kutimo de kreado de kristnaskaj kripoj devenas de longjara kulto
> de betlehema kripo kaj estas konata en chiuj kristanaj popoloj.
> http://www.ipernity.com/blog/52425/122958 
> <http://www.ipernity.com/blog/52425/122958>
> 
> Sekvas pluraj uzoj de "kripo" por la artajho. Sed gravas tie la
> dua apero en "betlehema kripo". Tie temas pri la efektiva
> staltrogo, en kiu (lau la rakonto) Jesuo kushis post la nasko.
> Tiun originan staltrogon oni kultas dum "longaj" jaroj en chiuj
> Kristanaj popoloj.

Tiu ekzemplo estas tre interesa pro la apudeco de "kristnaska kripo" kaj
"Betlehema kripo". Kun la adjektivoj ne plu estas miskomprenoj: la unua
estas la artaĵo kutime prezentita en multaj lokoj kiam alproksimiĝas la
kristnaska festo, la dua estas la betlehema loko kie laŭbiblie naskiĝis
Jesuo, ĉu la aŭtoro de la verko pensis precize pri la staltrogo? Mi ne
certas kiel vi Bertilo. Kompreneble se vi pravas tiam la vorto "kripo"
en "betlehema kripo" signifas "staltrogo" sed estas dubo pri tio, povas
esti ke "betlehema kripo" simple signifas "betlehema loko de la naskiĝo"
do la groto.

En la interesa Ipernity ekzemplo, samkiel Bertilo mi observas ke la
aliaj vortoj "kripo", kiuj aperas sen adjektivo, signifas artaĵo do ne
efektiva loko.

> Jen alia ekzemplo:
> 
> La vizito al lia [de Elvis Presley] naskighloko (chiujare 35-40 mil
> vizitantoj) estas iel simila al pilgrimo al la Betlehema kripo de
> Jesuo.
> http://www.radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2008-03-13 
> <http://www.radio-vatikana-esperanto.org/elsendo.php?d=2008-03-13>
> 
> Tie temas pri komparo kun vizito al la efektiva staltrogo, en kiu
> kushis Jesuo, ne pri komparo kun vizito de artajho.

Komparo kun vizito al la efektiva loko de la naskiĝo de Jesuo, jes.

Diri ke estas komparo al la efektiva staltrogo estas interpreta paŝo
kiun oni povas tutegale fari aŭ ne fari.

> La vorto do tamen havas ambau signifojn. 

Tamen en la de vi raportitaj ekzemploj estis ambaŭkaze aldonita
"betlehema" al kripo kaj mi tre dubas ke
tiu "kripo" precize celas "staltrogo", ĝi plikredeble celas la
Betleheman lokon de la naskiĝo,tiel estas la groton.

> Kaj, kvankam la arta
> signifo estas kredeble la pli ofta, oni tamen devas rigardi
> la pure trogan signifon kiel bazan, kaj la duan kiel specialighintan
> etendon de la baza signifo. La staltrogo estas la centro de tia
> artajho.

Ne nepre, trogo estas manĝujo, tiuj kiuj vizitas en Betlehemo la
"Betlehema kripo" povas viziti kaj "la loko de la nasko" (estis sub la
stelo) kaj la "altaro de la staltrogo". Per la esprimo "betlehema kripo"
mi opinias ke la aŭtoroj celis "Betlehema groto", groto sur kiu nun
staras la "Baziliko de Naskiĝo".

Aliflanke vi pravas atentigi ke la aktuala vorto "kripo" en la senco 2
do kiel religia simbolo povas esti konfuzebla kun staltrogo, ĉar ĝi 
originas el la vorto "trogo" sub la influo de
iu Biblia teksto. Sed oni devas konscii ke en 2009 konsideri sinonimaj
la vortojn "kripo" en la senco 2 kaj "staltrogo" ne spegulas la
nuntempan uzon de la vorto "kripo" en la senco de tio kio simbolas la
naskiĝon de Jesuo Kristo

> Lau mia scio, en plej multaj lingvoj, oni tiel uzas la respondan
> vorton por staltrogo en ambau signifoj.

Mi ne komprenas kiel en la lingvo Esperanto oni povas daŭre konfuzi la
vorton "kripo" (senco 2) kun
la vorto "staltrogo" do kun manĝujo. Tutcerte observeblas ke la vorto 
"kripo" en la senco 2 ekzistas en la reto kaj estas sufiĉe bonkvalite uzata.
-----
por la senco 2:

La vorto "kripo" priskribas kie laŭbiblie naskiĝis Jesuo.

*Kristnaskaj kripoj estas artaĵoj konstruitaj por la kristnaska festo
por simbole reprezenti la naskiĝon de Jesuo.
*La Betlehema kripo viziteblas en la Betlehema Baziliko de Naskiĝo.
-----
Mireja


Rispondere a