--- On Sun, 10/11/09, Vilhelmo Lutermano wrote:
[...]
> Mi ech miris pri la fundamenteco de la vorto akushi. Chu iu povas
> trovi kie precize tiu vorto trovighas en la Fundamento, kaj en kiu
> kunteksto?
Ne estas kunteksto (krom la apuda derivaĵo "akuŝistino"), la vorto
estas en la Universala Voretaro:
,----
| akuŝ`
| fr: accoucher
| en: lie in
| de: niederkommen, entbunden werden
| ru: разрѣшится отъ бремени
| pl: powić
|
| akuŝ`ist`in`
| fr: sage-femme
| en: midwife
| de: Hebamme
| ru: акушерка
| pl: akuszerka
`----
> Mi pensas ke oni tute ne bezonas ghin. "-nask-" kovras chiujn
> tiurilatajn nociojn.
> Se oni volas esprimi aspektojn, oni uzu la E-ajn rimedojn por
> tio. Ne ekzistas agoj sen dauro, kaj se oni volas instrui la
> aspektismon al chiuj lernantoj de nia lingvo en la mondo, oni
> prefere tuj forlasu E-on antau ol turmenti ilin senfine. Rusoj
> naskighis (akushighis?) kun la aspektismo de sia lingvo, sed ili
> havas ankau, se mi ne eraras, sufiche akcepteblan sistemon por tio
> (la diversaspektaj vortoj estas almenau similaj, dum la radikoj
> "nask" kaj "akush" havas nenian similecon.
Ne estas tiom simple. Vi la distingas "suchen" kaj "finden",
"chercher" kaj "trouver", ĉu?
Iuj lingvoj iujn tiajn verbojn apartigas, aliaj ne. Kaj kompreneble
ĉiuj ja distingas la koncernajn signifojn -- eble per aliaj
rimedoj. Probable ĉiuj distingas vorte inter "serĉi" kaj trovi"; sed
ekz-e por esprimi la diferenco inter "scii" kaj "ekscii" la
angla-franca tradicio uzas por "ekscii" (узнать, erfahren) alisencan
verbon "lerni".
Verdire, tio ne estas la propracenca aspekto, tio estas _Aktionsart_
(mi nomis tion "apriora aspekto" en mia studo). Tamen _Aktionsart_ ja
estas koncepto parenca, premiso por la "aposteriora aspekto"
proprasenca.
Cetere, la signifon de "trovi" oni ja povus esprimi per "elserĉi",
"изыскать":
"Kaj nun Faraono elsercxu homon kompetentan kaj sagxan kaj estrigu lin
super la Egipta lando" [Gen 41:33].
--
Sergio