Sergio Pokrovskij skribis:

> Iuj lingvoj iujn tiajn verbojn apartigas, aliaj ne.  Kaj kompreneble
> ĉiuj ja distingas la koncernajn signifojn -- eble per aliaj
> rimedoj. Probable ĉiuj distingas vorte inter "serĉi" kaj trovi"

Mi emis diri same ... ĝis mi konatiĝis kun la Korea lingvo, kiu -
tute konsterne - ne faras diferencon inter "serĉi" kaj "trovi".
Unu sola verbo servas por ambaŭ ideoj: "chatta".

(Nu, povas esti, ke ekzistas aliaj verboj, per kiuj oni povas
esprimi la diferencon - tio estas iom super miaj scioj de la
Korea lingvo - sed ordinare oni uzas "chatta" por ambaŭ.)

-- 
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Rispondere a