Je Mardo, la 13a de Oktobro 2009EO 23:24:42EO Sergio Pokrovskij skribis:
> [...]
> Tiel estas en la angla kaj franca lingvoj, kiuj konfuzas du
> malsamspecajn ilojn: relajson kaj plusendilon.  Jes, historie "relais"
> estis ĉevalŝanĝa stacio; jes, por transsendi morsan telegramon oni
> povus uzi relajsan ŝaltilon en la funkcio de amplifilo; sed tie la
> historio finiĝas.
>
> Estiĝis alia apliko por la relajsoj, ili iĝis baza elemento de
> aŭtomata regado.  Tio estas tute specifa senco, kaj ĝi neniel rilatas
> la plusendilojn.  Subaze de tiu regada senco estiĝis novaj terminoj
> kiel "termorelajso" aŭ "temporelajso"; do, tiu senco estas tutcerte
> la esperanta senco de la vorto "relajso".
>
> La terminaroj angla kaj franca tamen plu konfuzas malsamajn
> aparatospecojn, kvazaŭ ili plu vivus en la epoko de morsa telegrafo;
> mi vidas en tio evidentan difekton de la koncernaj terminaroj.  Ĝi ne
> estas universala: ekz-e la rusa terminaro ĉi tiun difekton ne havas.
> [...]

- Sed en la figura senco ("la DIPLO ne havas politikajn relajsojn") ambau 
sencoj de la termino taugus por proksimume kovri la celatan ideon.

Vilhelmo Lutermano.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a