--- On Sat, 10/31/09, Renato Corsetti wrote:

Sergio:

>> La feliĉaj popoloj ne havas historion, al la franca etno mankas
>> serioza historia sperto.

> Mi jam diris en aliaj okazoj, ke en la okcidento kiam oni diras
> "franco" aŭ "italo" aŭ "nederlandano" oni pensas ĉefe pri la
> ŝtataneco.

Ĉu dum la Dua mondmilito la italoj rigardis generalon de Gaulle
franco?  Li certe ne apartenis al la franca ŝtato de Vichy, kaj la 3a
Respubliko ne plu ekzistis.

Simile, ĉu dum la Napoleona epoko la francaj elmigrintoj -- ekz-e la
grafo de Provenco (la onta Ludoviko la 18a), la grafo de Artezo (la
onta Karlo la 10a), kaj miloj da aliaj, restis francoj?  Ili ja ne
estis francaj civitanoj.

-- 
Sergio




      

Rispondere a