--- On Sun, 11/1/09, Fernando Maia Jr. wrote:

> Tiu diskuto farighas pli kaj pli malpragmatisma. Shajnas ke por
> lerni Eon oni nun devas antaustudi historion kaj ties detalegojn.

Esperanto celas komunikadon internacian kaj tutmondan.  Tutmonda
komunikado implicas pli vastan vivosperton ol kian oni ricevas en
sia hejmlando.

Se vi volas vidi pli vastajn horizontojn, prepariĝu al tio ke vi
povos renkonti realaĵojn kiuj ne aktualas en vialanda pragmatika vivo
ĉiutaga.  Fakte, multaj entreprenas la vojaĝon en Esperantujon ĝuste
por tiaj novaj spertoj.

Mi povus doni (kaj fakte donis) multajn ekzemplojn el la moderna
politika situacio (kurdoj, eŭskoj, albanoj ...).  Sed ial oni preferas
preni Francion kiel tipan ekzemplon -- Francion kiu ja ne estas tre
tipa en la skalo tutmonda.  Akceptante la defion, mi donas ekzemplon
el la historio de tiu lando: kio povas esti pli pragmatika ol la reala
historio?

> Certe pragmatisme,
> Fernando

Se via celado estas pragmatismo, kial vi perdas vian tempon en
Esperantujo?

-- 
Sergio





      

Rispondere a