--- In [email protected], "Bernhard Pabst" <bernhard.pa...@...> wrote:
>
> Johan:
> "Pri "ofendi leghon" mi tuj povos akcepti, se [? cxu ke?] ghi estas erara. 
> Chu iu el la aliaj listanoj havas opinion/scion pri tio ? Nur la rilaton kun 
> [al] la Fundamento mi ne komprenas."
> 
> Eble vi sxatas legi tion:
> 
> // http://www.ipernity.com/blog/37943/154028

Dankon, tre interesa ligo.
Eble indas fari distingon pri libera/parola/metaforeca uzo unuflanke kaj jure 
fakvorta uzo aliflanke.
En la unua senco, certe eblas "ofendi la legxon" - same kiel france eblas diri 
"chahuter la loi". Sed cxi lasta ne estas jura esprimo en la franca, dum 
"offenser la loi", "violer la loi", "enfreindre la loi" ja estas.
Do, cxu "ofendi la legxon" estas/estu termino en Esp.? Versxajne ne, sed kion 
anstatauxe? Eble "rompi la legxon"? Gxi estas uzata kaj trovigxas en NPIV, 
senco 4, tamen kun alisenca difino: "fari, ke io ne plu havu efikon" - do, 
""rendre une loi caduque" en la franca - io kion povas fari nur legxdonanto, ne 
ajnulo (mal)obeanta legxon.
Do, prefere "malobei /la/ legxon".

> 
> Cetere, Istvan,
> 
> vi ne estas la sola, kiun tedas la tute superflua -ujo-/io-diskuto:
> 
> // http://www.ipernity.com/blog/37943/152369
> 
> Kiun "skandalan" artikolon Löwenstein cxi-foje skribis?

la cxefartikolon de la oktobra "Esperanto":

Poetoj detruas nian lingvon
Oni ofte a&#365;das – efektive temas
pri fakto vaste rekonata – ke la
literaturistoj grave kontribuis
al la evoluigo de Esperanto.
Mi ne kontra&#365;staras tion: la
literaturistoj ja grave kontribuis
– sed tio ne signifas ke ilia
kontribuo estis pozitiva. E&#265; male.
Se oni ser&#265;as tra PIV oni trovas amason
da vortoj kun la indikoj G (Grabowski)
a&#365; K (Kalocsay), ekzemple insurekcio,
beata, uvo (G) kaj lazura, lontana, pita (K). Tio montras, ke
tiuj verkistoj estis inter la unuaj, kiuj uzis tiujn vortojn en
Esperanto.
Se oni protestas kontra&#365; la uzo de tiaj vortoj, literaturistoj
klarigas, ke ili nepre bezonas "literaturan lingvon". Kial? Kial
ili ne povas esprimi siajn pensojn kaj emociojn per la normala
vortprovizo, kiun uzas &#265;iuj? Kial la&#365; ili la vorto trista tu&#349;as 
la
koron pli ol la vortoj sen&#285;oja a&#365; kordolora? Kial lazura estas
pli poezia ol &#265;ielblua?
Poetoj asertas, ke la mal-vortoj estas
maloportune longaj, kaj tial ili bezonas
pli mallongajn alternativojn. Sed unu el la
trajtoj de poemo, kontraste kun prozo, estas
ke &#285;i estas verkita la&#365; pli rigida skemo. La
lerteco de la poeto konsistas interalie el ties
kapablo esprimi ideojn interne de tiu skemo.
Se por solvi problemon pri silabonombroj
li/&#349;i tutsimple inventas novan vorton, kie
trovi&#285;as la poeta lerto?
Vorto kiel malmultekosta ja estas longa –
sed &#285;i ne enhavas pli da silaboj ol la samsenca
itala vorto economico. Sed neniu itala poeto,
la&#365; mia scio, iam plendis, ke tiu vorto estas
tro longa, des malpli ordinara parolanto.
Do, kion faras la italaj poetoj? Ili faras tion,
kion poetoj &#265;iam faras: stre&#265;as sian cerbon
kaj elpensas trafan esprimon interne de la
rimedoj, kiujn la lingvo jam proponas al ili. Tio estas la tasko de
poeto. En Esperanto, ekzemple, oni povus anstata&#365;igi la vorton
per pluraj alternativoj: bonpreza, senvalora, malluksa, trigro&#349;a.
Strange, la argumento pri troa longeco ial forgesi&#285;as, kiam
poeto nepre deziras uzi la vorton firmamento anstata&#365; &#265;ielo.
Estas vere, ke al parolanto de la angla a&#365; la franca firmamento
efektive havas iom poezian sonon, &#265;efe &#265;ar oni renkontas &#285;in
nur en poeziaj kuntekstoj. Tial Esperantaj poetoj enportis &#285;in
en sian "poezian lingvon". La vorto tamen ne trovi&#285;as en
neparencaj lingvoj: en la finna ekzemple, a&#365; en la japana. Do,
kion pensas finno a&#365; japano legante tiun vorton? &#264;u &#285;i trafas
aparte poezie? Pli ver&#349;ajne, tio estas simple nova vorto por ser&#265;i
en la vortaro, vorto kiun poste necesos lerni.
&#284;ia poezia kvalito ne estus klara al homo,
kiu neniam renkontis &#285;in anta&#365;e. Interese,
"&#265;iela volbo", per kiu PIV difinas &#285;in, al mi
impresas multe pli poezie ol la neanalizebla
vorto firmamento.
Iam, nesperta itala esperantistino petis min
lingve kontroli poemon, kiun &#349;i mem verkis.
En tiu poemo mi trovis la eksterordinaran
vorton krepitas, kaj ser&#265;ante en PIV mi
malkovris, ke tio signifas "A&#365;digi kraketadon,
serion da etaj sekaj eksplodbruoj". Mi do
sugestis, ke &#349;i uzu anstata&#365;e kraketas. &#348;i
respondis, ke &#349;i nepre deziras krepiti, &#265;ar tio
apartenas al &#349;ia poezia stilo. Sendube al italo tiu vorto sonas
tre bele, &#265;ar &#285;i pensigas pri la itala verbo crepitare. Al mi, kiu
&#285;is tiam neniam renkontis tiun nekutiman verbon, &#285;i impresis
nur strange kaj e&#265; malelegante.
Unu el la plej konataj poemoj en Esperanto estas La vojo
de Zamenhof. &#284;i estas plena je esprimoj, kiujn esperantistoj
ankora&#365; nun konas kaj citas: "rekte, kura&#285;e kaj ne flanki&#285;ante";
"e&#265; guto malgranda, konstante frapante…"; "ni semas kaj
semas konstante". Kaj tamen tiuj esprimoj,
kaj fakte la tuta poemo, utiligas nur la plej
simplajn vortojn, vortojn kiujn oni uzadas
en sia &#265;iutaga babilado. Same oni povas
diri pri lia traduko de Hamleto.
Nesperta esperantisto ver&#349;ajne devus ser&#265;i
la vorton histriko en vortaro (temas pri besto
kun longaj pikiloj), sed krom tio la vortprovizo
ne prezentas apartajn problemojn.
Se la literatura vortprovizo restus nur en
la poezio, mi ne sentus la bezonon verki &#265;i
tiun artikolon. Sed dum la lastaj dudek jaroj
tiuj literaturaj vortoj &#265;iam pli emas migri
en la normalan lingvouzon; tial en ordinara
babilado oni nuntempe ofte a&#365;das la vortojn
kurta, povra, uvo ktp. Ver&#349;ajne la uzantoj
e&#265; ne konscias, ke tiuj vortoj estas iamaj
inventa&#309;oj de poetoj, kiuj deziris distingi sian
lingvouzon de tiu de la &#265;iutaga vivo. Farante
tion, la verkistoj grave malutilis al Esperanto, kies vortprovizo
tiom kreskegas, ke la Esperanta vortaro iom post iom minacas
fari&#285;i same ampleksa kiel tiu de la angla. Kaj cetere, kion faros nun
la literaturistoj, kies vortelekto perdis sian elitan karakteron kaj
fari&#285;as tiu de la &#265;iutaga parolado? &#264;u ili kreos novan 
vortostokon
por plumontri sian superecon al la ordinaraj parolantoj?
La &#265;armo de literatura stilo dependas de la trafeco de la elektitaj
vortoj, de ilia kapablo precize sed samtempe elegante transdoni al la
menso de la leganto la esprimatan ideon. Bona literaturo konsistas
precipe el la enhavo. Se oni dependas &#265;efe de belsonaj vortoj por
doni poezian nuancon al teksto, oni kreas nur dekoraciitan &#349;elon:
malplenan konstrua&#309;on kun nenio interne.
Anna Löwenstein

amike
Istvan Ertl

Rispondere a