--- On Fri, 11/6/09, pistike65 wrote:

[...]

> Do, cxu "ofendi la legxon" estas/estu termino en Esp.?
> Versxajne ne, sed kion anstatauxe? Eble "rompi la legxon"?
> Gxi estas uzata kaj trovigxas en NPIV, senco 4, tamen kun
> alisenca difino: "fari, ke io ne plu havu efikon" - do,
> "rendre une loi caduque" en la franca - io kion povas fari
> nur legxdonanto, ne ajnulo (mal)obeanta legxon.

PIV2 probable pensas pri "casser la loi"; dum por ruso aŭ
anglalingvano temas pri "break the law" = "нарушить закон".
Fakte, PIV2 mem donas ekzemplojn kiu kontraŭdiras ĝian difinon: "rompi
sian promeson", "rompi sabaton" mi perceptas ne kiel abolon, sed kiel
malobeon al valida devigo.

Mi do dubas ke PIV2 ĝuste komprenas kion ĝi asertas pri rompi.4
(kvankam pri "rompi kontrakton" mi iom hezitas, kaj povas imagi ambaŭ
interpretojn; ruse oni dirus "disŝiri" por tia "casser").

> Do, prefere "malobei /la/ legxon".

Jes.

Cetere, mi povas imagi "perforti la leĝon" -- eventuale ĝuste per la
forto kiu malrespektas la leĝon.  (Ĉu malrespekto povas ofendi?)





      

Rispondere a