Antaŭ kelka tempo mi aldonis al la vortaro la substantivojn "nasko" kaj "akuŝo", hodiaŭ mi kontrolis en ReVo ĉu la vorto "aĉeto" enestas. Mi ne trovis ĝin kaj mi opinias ke la vorto estas utila kaj ne samsignifas kiel "aĉetaĵo".
Aĉetaĵo estas io tre konkreta aĉetebla. Ekzemple: Post la vizito al la sabata loka bazaro mi revenis hejmen kun pezaj aĉetaĵoj en rulĉareto. Aĉeto estas la ago aĉeti, la rezulto de la ago. Ekzemple: Ĉiusabate en la bazaro mi atentas miajn aĉetojn, ja la tentoj estas grandaj. Mi aldonos la substantivon "aĉeto" al la vortaro, krom se multaj diros al mi ke la vorto ne estas utila. Kompreneble oni trovas la vorton en fidindaj fontoj, ekzemploj ne mankas. Mireja
