Bernhard:
Temas do pri plia evidente malgxusta aserto de la sekretario de la
Akademio
de Esperanto.
Kara Bernhard,
mi ne plu reagas al viaj diroj, ĉar evidente vi provas nei la kernon de
mia aserto per flankaj aferetoj rilatantaj al ekstereŭropaj vortoj, kiuj
eniris nuntempe ĉiujn okcidentajn lingvojn, ekzemple "kebabo".
Aliflanke, vi devas ataki ideojn kaj ne homojn. Mia devizo estas la
zamenhofa: "Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas ĝin nomi tia!". Kiu
estas la ideo pri estonta Esperanto, kiun vi kontraŭmetas al tio?
. . . kontrolisto de ekzemple tiu cxi listo kun la
rajto malaligxigi kaj silentigi kritikantojn
Mi volas atentigi, ke en ĉi tiu listo mi estas kunmastrumanto, kio
simple signifas fari ĝenajn taskojn, kiel akcepti novulojn, ŝanĝi
ret-adresojn, kaj simile. Mi neniam malaligis iun (sed por tio oni
bezonas la konsenton de ĉiuj mastrumantoj) kaj mi akceptas ĉiujn
kritikojn al miaj ideoj. Simple mi volas havi la rajton diri ilin.
Esperanto ne apartenas nur al la okcidenteŭropaj kleruloj.
Amike
Renato