>
> Jes ĝuste por tia objekto mi serĉis vorton. Kvankam "rulkorbo" ankaŭ
> povas signifi la kvarradaj ĉaretoj troveblaj sur aŭtomobila parkejo de
> superbazaro_kondiĉe ke oni metas moneron aŭ ĵetonon por liberigi la
> katenigitan ĉareton_ kvankam tiu observebla uzo de la vorto (vidu en la
> reto) al mi plaĉas la vorto "rulkorbo" por la simpla durada. Oni povas
> aldoni "durada" sed miaopinie la kunteksto faros ke oni ne konfuzos kun
> la kvarrada.
> Mireja
>

Mireja, interesa tiu infomo pri la kondicho pagi por liberigi la kvarradan
rulkorbon. Chi tie en Brazilo mi ne scias pri io simila; ofte la rulkorboj
restas jam liberaj en la parkejo de superbazaroj au ene de la bazaroj, chefe
se ili ne havas propran parkejon. Cetere, mi konsentas, ke la kunteksto
diros chu temas pri du- au kvarrada rulkorbo. Mi trovas la esprimon bona,
char ghi estas tre kutima. En vend-retejoj en esperanto, la retejoj ofte
nomas rulkorbo la spacon, kien listighas niaj achetotaj varojn.

Amike,
Fernando




>
> ------------------------------------
>
> retposhtaj adresoj:
>  por afishi mesaghon: [email protected]
>  por aboni:           [email protected]
>  por malaboni:        [email protected]
>  administranto:       [email protected]
>
> URL:
>  http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>
>

Rispondere a