> Fernando: > [...]. En vend-retejoj > en esperanto, la retejoj ofte nomas rulkorbo la spacon, kien listighas > niaj achetotaj varojn.
Interese. Do estas: 1-kvarrada rulkorbo 2-durada rulkorbo kaj 3-senrada reta rulkorbo ;-)... La rulkorboj ne nur estas internacie konataj, ankaŭ ili vojaĝas tra la reto :-). Ili meritas esti en la vortaro ReVo en la paĝo "korb-" ĉu? (mi ŝercas...) Estas mirige observi kiel de la simplaj korboj plektitaj kreiĝis la modernaj korboj! En vend-retejoj en la franca la koncerna vorto estas "panier". Mi hezitis inter via "vend-retejo" kaj "ret-vendejo". Temas pri vendejo per la reto sed aliflanke ankaŭ temas pri retejo por vendo. Jen plia ekzemplo kiu pruvas ke malgraŭ la fleksebleco de la lingvo oni komprenas unu la alian inter esperantistoj. Kore kaj Esperantiste salutas Mireja (kiu bezonas ŝerci ĉar ŝi komencas maltrankviliĝi pro sia filino kiu naskos unuafoje antaŭ la fino de ĉi monato ...).
