--- On Wed, 11/11/09, jv wrote:

> sergio:
>> Mi preferas "tasxo"n, kiu estas pli internacia.

> mireja
>> Pli bone estus ke oni trovu pli taŭgan kunmetaĵon ol
>> la nuna "mansako"
>> ĉu ne?

> iuj uzas "retikulo"n http://www.reta-vortaro.de/revo/art/retikul.html

Tio estas kolosa fuŝego.

1. La vorto estas malbona forme: 3 silaboj kompare kun 1 en taŝ;
   la falsa -ul.

2. Ĝia senco estas malklara kaj ĝiaj maloftaj uzoj estas tute
malkoheraj.

3. Ĝi estas plursenca (anatomiaĵo, optikaĵo kaj ĉiutagaĵo).

Supozeble oni enkondukis ĝin kiel terminon anatomian, kio estas iel
defendebla.  Poste iuj fuŝuloj misuzis ĝin ĉar la franca lingvo uzis
tian vorton fine de la 18a jc por reteca saketo sinjorina:

,----
| 2. Vieilli. Petit sac à main ou bourse, autrefois à mailles fines, qui
| était très en vogue sous le Directoire. Synon. (p. altér. plais.)
| ridicule (rem. s.v. ridicule). Il a été perdu hier un réticule de
| satin noir dans les grands magasins de la Louve. Ce réticule contenait
| divers objets dont une petite clef à tête de cuivre. Il sera donné une
| forte récompense à la personne qui l'aura trouvée (G. LEROUX,
| Myst. ch. jaune, 1907, p. 63).
`----

Ruslingve tiu arkaikaĵo havas la formon respondan al "ridicule"
(ридикюль).  Estus iom komika ĝin uzi nuntempe.  Kaj denove, laŭ PIV2
ĝi estas specife "VIRINA mansaketo".  Dum mi sentas mankon pri vorto
ĝenerala, kiel ĉapelo aŭ ŝuo.  Ekz-e la granda magazeno apuda havas
sekcion "Taŝoj" ("Сумки"), samkiel ĝi havas sekcion "Ŝuoj" -- kiel oni
nomu tion en Esperanto?  Ĉu "Retikuloj"?  Ĉu "Mansakoj"?  Ambaŭ
aspektas stulte kaj maltrafe.

La Vortaro de Minnaja plu perceptas retecon (borsa a rete), kiun la
rusa (kaj probable la franca) ne plu sugestas.

El ĉiu vidpunkto la vorto estas kiel eble plej maltaŭga.

-- 
Sergio





      

Rispondere a