>>>> sergio: >>>> Mi preferas "tasxo"n, kiu estas pli internacia.
>>> mireja >>> Pli bone estus ke oni trovu pli taŭgan kunmetaĵon ol >>> la nuna "mansako" >>> ĉu ne? >> jxeromo: >> iuj uzas "retikulo"n http://www.reta-vortaro.de/revo/art/retikul.html >> <http://www.reta-vortaro.de/revo/art/retikul.html> > Sergio: > Tio estas kolosa fuŝego. > [...] > El ĉiu vidpunkto la vorto estas kiel eble plej maltaŭga. Mi konsentas ke la vorto "retikulo" ne taŭgas en Esperanto. Mi preskaŭ pensis pri tiu vorto samkiel Sergio (eĉ mi vidas en ĝi "reti+kulo" :-)...ridas mi...). La diskuto estas interesa kaj Sergio pravas atenti ke mankas terminon por tiu utilaĵo same persona kaj utila kiel estas ŝlosilaro. Mi nun diras kiel mi sentas: De la vorto "mansako" elflugas ineca parfumo De la vorto "teko" ŝvitas vireca teĥnikumo La vorto "sumko" belsonas ruse La kunĉapela "bolso" estas rusa do... Senĉapela "taŝo" estas taso do... La Fundamenta "sako" sak': sac | sack | Sack | мѣшокъ | worek. tro pezas sur iuj ŝultroj ... Kion ni faru kompatindaj Esperantistoj kiuj ĉiutage kunportas nenomeblan (en Eo) sakon? (ŝerceme...) Akademiano mi ne estas do mi diros laŭkuntekste ĝis kiam mi rajtos uzi novan terminon: sako dorsosako saketo teko poŝumo ĉemano (à portée de main) kaj eble aliaj ne tuj elpenseblaj. Mireja PS: Se nepre mi devus elekti novan radikon por la priparolata objekto mi senhezite elektus la ruseca "sumko" kiu belsonas al miaj oreloj, belvidiĝas sen ĉapelo, kaj ne similas al alia vorto de la lingvo Eo. Mireja
