2009/11/10 Vilhelmo Lutermano <[email protected]> > mi miras ke vi skribas "mian" programon, char siatempe (antau multaj > jaroj), kiam mi laboris ankorau per Vindozo, mi achetis ghin de Simono > Pejno, kiu diris ke li estas la autoro de tiu programo. >
Verŝajne, tio estis antaŭ pli ol dek unu jaroj. Ekzistis antikva praulo de Ek fare de Simono Pejno (mi jam ne memoras ĝuste -- ŝajne por Vindozo 3.1, kaj mi ne memoras ĝian nomon, eble ĝi nomiĝis simile). Tamen en 1998 mi verkis novan programon, ebligantan enigon de *unikodaj *ĉapelitaj literoj; ĝi estis tute sendependa de la praa programo kaj verkita "de nulo" (kvankam Simono Pejno ja iom partoprenis la ellaboradon de la nuna programo). Kaj post tiam la programo kelkfoje estis plene reverkita de mi. Ĉiuokaze, *mia* Ek ĉiam estis senpaga kaj distribuata kun fontaj tekstoj. -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
