Pardonu, ke mi skribas ĉi tie eksterteme, sed tio ĉi estas la sola internacia diskutgrupo, en kiu mi partoprenas. Multaj el vi, probable, uzas mian programon Ek. Hodiaŭ mi post 5-jara paŭzo faris novan version 3.6. Elŝutu ĝin tie: http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html
Povas esti, ke kelkaj problemoj (pri kiuj oni raportis, sed mi ne povis ilin reprodukti) malaperos. Sed verŝajne Ek ne plu funkcios sub antikvaj Vindozoj 95, 98, ME. Nu, mi pensas, ke tio estas ne tre grava perdo ;) -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
