> jxeromo: > mi trovas malmultajn uzojn de "blankkolumulo" kaj unu uzon de > "blukolumulo" en interreto. cxu tiuj metonimioj estas viaopinie suficxe > internaciaj por registro en revo?
Jen opinio de samlandano: tiuj vortoj al mi sonas rasisme. En ReVo mankas simplaj kaj utilaj vortoj facile derivataj el la radikaro kaj kompreneblaj de ĉiuj, kial aldoni vortojn kiel "blukolumulo" aŭ "blankkolumulo"? Tiuj al kiuj plaĉas tiaj vortoj senĝene uzos ilin sed ĉu bezonatas registri ilin en vortaro kie (miaopinie) mankas multaj simplaj vortoj por la lingvaĵo ĉiutaga? Mireja PS: Mi ne intencas diskuti pri nova debato, ĉu la vortoj sonas rasisme aŭ ne, mia respondo nur celas doni kroman respondon al via demando: ĉu "la metonimioj estas sufiĉe internaciaj"? Samlandano opinias la vortojn rasismaj. Mireja
