--- On Sun, 12/13/09, pistike65 wrote: > Bone, tio sonas jam iom pli nuanceme.
> Laux mi - kiom da kapoj, tiom,da opinioj, kaj ne ekzistas > ia Komploto de Malicaj Malmalvortuloj Kontraux Esperanto > (KoMoMoKEspo). Ne estas komploto, estas tute malkaŝa partio kun siaj manifestoj. Jam ekde la epoko de "parnasismo". Mi verkis pri tio en LOdE: http://www.esperanto.org/Ondo/L-sp7072.htm Ĉi tie mi ne celas la senkonscian kontraŭmalismon, kiel la evidente senintenca memilustra frazo el "Kutime Faritaj (!) Demandoj kaj sedoj pri Esperanto": "Esperanto estas multe pli facila ol iu ajn lingvo; sed ĝi ankaŭ enhavas difikultaĵojn" http://storm.prohosting.com/jesuo/k38kfd.htm#sonoj Tamen ankaŭ la obĵetoj de W kontraŭ mal- estas obĵetoj de komencanto kiu ne sukcesis plene asimili la esperantan vorteron. Mi plene konsentas ĉi-okaze kun Claude Piron. -- Sergio
