--- In [email protected], Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote:
>
> --- On Sun, 12/13/09, pistike65 wrote:
> 
> > Bone, tio sonas jam iom pli nuanceme.
> 
> > Laux mi - kiom da kapoj, tiom,da opinioj, kaj ne ekzistas
> > ia Komploto de Malicaj Malmalvortuloj Kontraux Esperanto
> > (KoMoMoKEspo).
> 
> Ne estas komploto, estas tute malkaŝa partio kun siaj manifestoj.  Jam
> ekde la epoko de "parnasismo".

Sed estas eraro vidi tion kiel ian seninterrompan, unuecan opini-blokon, 
kvazaux la Partion de Malicaj Lingvoruinigantoj en konstanta batalo kun la 
Noblaj Lingvokavaliroj de la Verda Idealo.
En la realo temas pri opinioj kaj sintenoj de individuoj, eble grupetoj - 
opinioj kaj sintenoj kiuj jen konvergxas jen iras malsamajn padojn.

  Mi verkis pri tio en LOdE:
> http://www.esperanto.org/Ondo/L-sp7072.htm


Multon de tie mi komplete konsentas, ekz.
"Mi opinias ke la tendenco enkonduki balastajn vortojn ekzistas, kaj estas tre 
malnova... 
Tamen ŝajnas al mi ke nuntempe ĝi jam eksmodiĝis, kaj ke en la viva 
Esperanto ĝi neniam estis tre grava."

tamen, kun la aldono ke balasto por iu povas esti bonvenajxo por iu alia, kaj 
indiferentajxo por tria. Ekzemple, mi mem certe uzas "insularo" kaj ege hezitus 
surpaperigi "arkipelago" - sed se mi renkontus gxin en manuskripto por Beletra 
Almanako, mi certe ne forstrekus gxin - mi nur glosus gxin, SE gxi mankas en 
PIV.

> 
> Ĉi tie mi ne celas la senkonscian kontraŭmalismon, kiel la evidente
> senintenca memilustra frazo el "Kutime Faritaj (!) Demandoj kaj sedoj
> pri Esperanto":
> 
> "Esperanto estas multe pli facila ol iu ajn lingvo; sed ĝi ankaŭ
> enhavas difikultaĵojn"
> http://storm.prohosting.com/jesuo/k38kfd.htm#sonoj
> 
> Tamen ankaŭ la obĵetoj de W kontraŭ mal- estas obĵetoj de komencanto
> kiu ne sukcesis plene asimili la esperantan vorteron. 

Mi konsentas. Ecx Gastono ne povis cxiam centprocente sagxi.

amike
Istvan Ertl

Rispondere a