Mi havas impreson ke "negro" estis uzata en pli frua periodo de
Esperanto kiam, samtempe, estis pli da rasismo kaj sinteno kontraux
nigruloj specife. Ankaux estis sxercoj, kiuj sxajnas iom ofendaj al
multaj homoj hodiaux, aux almenaux iom sensciaj kaj stultaj,
traktantaj nigrulojn kiel ekzotan strangan sovagxan ne tre evoluintan
rason. Do parte tiel eble iuj havas impreson ke "negro" estas rasisma,
pro tiu ligo al pli rasisma tempo.

Ekzemple en malnova lernolibro pri Esperanto

http://en.lernu.net/lernado/gramatiko/seppik/lec03.php

(citajxo sekvas)

* Ĉu la negroj havas nigraj larmoj? *

Petro  estas  inteligenta  knabo.  En  la  lernejo li  lernas  ankaŭ
Esperanto  kaj  ofte  li  skribas leteroj  en  tiu  lingvo  al
infanoj  en  fremdaj landoj . Kaj  kiam  li  ricevas  longa  respondo
, li estas  tre  feliĉa.

Foje  li  ricevis  longa  letero  de  sia  nigra amiko  el  Afriko  .
Li  malfermis  la  letero  kaj trovis  sur  ĝi  kelkaj  nigraj
inkmakuloj . Petro iris  al  sia  patrino , montris  al  ŝi  la
makuloj kaj  diris:  «Panjo ,  mia  nigra  amiko  estas  tre malfeliĉa
, ĉar  li  ploris ,  kiam  li  skribis  tiu ĉi  letero  al  mi . Jen,
sur  la  letero  estas  liaj larmoj !»

...

(Ignoru gramatikajn erarojn - temas pri ekzerco trovi kaj korekti erarojn.)

Mi konfesas ke por mi, la demando "cxu la vorto 'negro' estas
rasisma?" estas neklara kaj tre interesa, cxar koncernas lingvon,
politikon, historion, rasismon, ktp. samtempe.

amike,
russ

Rispondere a