Bertilo,
se mi bone komprenis vian klarigon, inter
la homoj estas diferencoj kiel inter variantoj
ekzemple de pudelo (blanka, abrikota, bruna, nigra,
nana, mezgranda, granda), sed cxiam
temas pri unu raso, nome pudelo. Ankaux
dogoj havas plurajn variantojn (blanka, bruna,
nigra, makulita, striitä), tamen cxiam temas
pri dogo. Do inter blanka homo kaj nigra homo
estas diferenco kiel inter blanka pudelo kaj nigra
pudelo aux inter blanka dogo kaj nigra dogo,
sed ne estas diferenco kiel inter pudelo kaj dogo.
Cxu mi bone komprenis?

Mirek






  ----- Original Message ----- 
  From: Bertilo Wennergren 
  To: [email protected] 
  Sent: Saturday, December 26, 2009 11:35 AM
  Subject: Re: [revuloj] nigrulo, negro


    
  Russ Williams skribis:

  > 2009/12/25 Bertilo Wennergren <[email protected]>:
  >> Russ Williams skribis:

  >>> 2009/12/25 Bertilo Wennergren <[email protected]>:
  >>>> Kaj fakte ankaŭ homaj rasoj ekzistas, sed nur kiel kultura
  >>>> kaj sociologia fenomeno, ne kiel biologia.
  >>> Sed kio pri tiuj malsanoj, kiujn suferas homoj de iu raso kaj ne homoj
  >>> de alia raso?
  >> Ekzemple?

  > La plej fama ekzemplo konata de mi estas "Sickle Cell Anemia", kiu
  > cxefe aperas en nigruloj origine de subsahara Afriko:
  > http://en.wikipedia.org/wiki/Sickle-cell_disease
  > "The prevalence of the disease in the United States is approximately 1
  > in 5,000, mostly affecting Americans of Sub-Saharan African descent,
  > according to the National Institutes of Health.[4] In the United
  > States, about 1 in 500 black births have sickle-cell anemia."

  >> Kompreneble ekzistas multaj biologiaj diferencoj inter
  >> diversaj homoj, sed tiuj diferencoj ne donas bazon por
  >> grupi homojn laŭ rasoj. Ekzemple, kiam oni parolas pri
  >> negroj aŭ nigruloj, oni inkluzivas en tiu "raso" diversajn
  >> Afrikajn tribojn inter si diferencegajn. Ja en Afriko
  >> estas pli da genaj diferencoj inter homoj ol ie ajn en
  >> la mondo. Se oni entute volus science dividi la homojn
  >> en rasojn, oni devus unuavice distingi dekojn kaj dekojn
  >> da rasoj nur ene de tiu homgrupo, kiun oni tute nescience
  >> nomas "negroj" aŭ "nigruloj". Vere tiuj homoj estas
  >> inter si pli diversaj ol estas la fikciaj rasoj
  >> "blankuloj" kaj "flavuloj", kiuj jam estas tre
  >> heterogenaj.

  > Aha, jes, mi komprenas kion vi celas pli bone nun!

  Efektive via ekzemplo pri serpochela anemio tre bone
  montras, kion mi celas. Ja ekzistas homoj, kiuj estas
  pli sentemaj je certaj malsanoj, kaj tio povas dependi
  de genaj trajtoj, kiujn havas tiuj homoj. Sed tio ne
  rilatas al tiuj homgrupoj, kiujn oni tradicie nomas
  rasoj.

  Tre simpligite raso estas subspecio. Por ke oni povu
  paroli pri raso au subspecio, devas ekzisti relative
  klaraj grupoj, en kiuj la individuoj dividas tutan
  aron da komunaj trajtoj (gene difinitaj), kiuj klare
  distingas ilin disde individuoj de aliaj
  subspecioj/rasoj. Tiajn grupojn oni povas konstati
  che multaj specioj, ekzemple katoj, hundoj, abeloj
  k.a. Sed multaj aliaj specioj malhavas tiajn subgrupojn.

  En tia senrasa specio au la individuoj ghenerale estas inter
  si tre similaj, au ja ekzistas variado, sed tiu variado
  estas sufiche hazarda, kaj ne eblas konstati grupojn
  da gravaj distingaj trajtoj, kiuj kunekzistas formante
  grupojn da similaj individuoj. Tiel estas interalie
  che homoj. Ghenerale la homa specio estas tre unueca
  (kredeble char antau nelonge ekzistis nur tre
  malmultaj homoj inter si proksimege parencaj, kaj ne
  pasis sufiche da tempo por estigho de granda variado).
  Kaj krome tiu variado inter homaj individuoj, kiu ja
  ekzistas, estas tiom kompleksa, ke ne eblas konstati
  iajn klarajn subgrupojn. Tiel estas interalie, char
  homoj tre multe interbredighis. Ja povas esti, ke
  certa geno estas ofta en ia regiono, kaj malofta
  en aliaj regionoj, sed unu tia trajto ne sufichas por
  ke oni povu paroli pri raso. Necesas tute grupo da
  trajtoj, kiuj kunigas homgrupon, kaj kiu distingas
  ghin disde aliaj grupoj.

  La ideoj pri homaj rasoj estighis pro nesufiche detala
  esplorado de la realo. Se oni rigardas nur suprajhajn
  trajtojn, kaj se oni rigardas nur kelkajn elektitajn
  ekstremajn okazojn, ignorante chiujn individuojn, kiuj
  ne apartenas al tiaj klaraj ekstremokazoj, oni povas
  ricevi impreson pri ekzistado de homaj rasoj. Sed pli
  detala esplorado montras realon multege pli komplikan,
  en kiu rasoj simple ne ekzistas, sed ja variado inter
  individuoj.

  Sergio:

  > La rusa Vikipedio prezentas nemalgrandan hierarkion, ekde la pinta
  > disduigxo je la trunkojn "orientan<>okcidentan" (la euxropanojdoj, la
  > negrojdoj, pigmeoj kaj busxmenoj estas okcidentanoj; mongolojdoj,
  > amerikanojdoj kaj auxstralojdoj apartenas al la orienta trunko),
  > gxis proksimume 30 rasoj je la malsupra nivelo.

  Jes, ekzistas multaj tiaj provoj prezenti homajn rasojn. Tiuj
  provoj tre malsimilas inter si, kaj estas plej ofte tre
  nescience kreitaj.

  -- 
  Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>


  

  __________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4716 (20091225) 
__________

  Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

  http://www.eset.cz



__________ Informace od ESET NOD32 Antivirus, verze databaze 4716 (20091225) 
__________

Tuto zpravu proveril ESET NOD32 Antivirus.

http://www.eset.cz

Rispondere a