ReVo difinas "proprigi" jene: "Havigi al si kiel propraĵon: proprigi al si 
fremdan posedaĵon, ies verkojn, manierojn. akapari, ŝteli, plagiati, uzurpi, 
akiri."
La difino "havigi al si" estas maghusta, kiel ja ankau montras la citita 
ekzemplo. La ghusta difino estas simple "havigi (kiel proprajho)". La "al si" 
au "al iu", "al ..." chiufoje aldonendas.
Mi proponas shanghi tion, kaj krome aldoni la vorton
"aliproprigi" kun la difino: "transigi proprieton al iu alia, ekz-e per vendo, 
interŝanĝo, donace au alie." Tiu vorto mankas en multaj vortaro; ghi estas 
tamen necesa, se oni ne volas chiufoje uzi la longan kaj tedan difinon, kie 
"acheti" ne estus ghusta. Eble oni povus diri "forcedi", sed ankau tiu esprimo 
ne estas tute trafa.
Vilhelmo Lutermano.
-- 
Vilhelmo Lutermano aktivas ĉe "Le Monde diplomatique en Esperanto" 
http://eo.mondediplo.com
kaj Monda Asembleo Socia (MAS) http://mas-eo.org
--
Esperanto - Linukso de la lingvoj
Linukso - Esperanto de la komputiloj
-vl

Rispondere a