--- In revuloj@yahoogroups.com, Sergio Pokrovskij <pokro...@...> wrote: > > --- On Wed, 1/20/10, pistike65 wrote: > [...] > > > Kiun UEA-uzon Vi specife celas? Cxu "malferma tago"? > > Jes. Pli bona estus "publika tago".
Mi estas certe influita de la efektiva uzado cxe la CO, tiel ke mi trovas gxin tute natura. Sed sxajnas al mi ke "malferma tago" tute bone intepreteblas kiel "tago de malfermo", la tago kiam oni malfermas la pordojn al la gxenerala publiko. Interese ke "Ago-tago", (iam?) same tradicia en UEA-medioj, tamen nomigxas ne "aga tago". Sed "lego-tago", "dormo-tago", "fasto-tago" estas tute bone imageblaj. amike Istvan Ertl