Saluton, Russ

> 1. Kial PIV enhavas "vegetalismo" kaj ne enhavas "veganismo" por dieto kiu
> evitas bestajn produktojn? Cxu estas nura koincido ke la franca nomas tian
> dieton "vegetalisme", dum preskaux cxiu alia lingvo uzas radikon kun
> "vegan"? (Vidu la ligoj al aliaj lingvoj sur la pagxo
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Veganismo ...)

Ververe, "vegetalismo" kaj "veganismo" estas malsamaj konceptoj, tamen la 
plejmulto uzas ilin kiel sinonimojn.

La "vegetalismo" akceptas lakton (fromagxon kaj buteron) kaj ne-fekundigitajn 
ovojn kaj (laĆ­ kelkaj skoloj) ecx fisxojn . La "veganismo" estas 
integrista "vegetalismo", kiu evitas cxiujn bestajn produktojn.

Pri la "lingva radiko", en la itala lingvo ni uzas ambaux la 
radikojn: "vegetarianesimo" por vegetalismo kaj "veganismo" o "veganesimo" 
por veganismo.

Fine, la "vegetarianismo" (en tiu priskribo) estas euxropa koncepton (kiel vi 
povas eltrovi en verkajxoj de iuj malnovaj euxropaj filozofoj) ... 
la "veganismo" estas orienta (cxefe hinda) ideo.

Amike.

Antonio Codazzi

Rispondere a