Ne, Russ,

per "plej forta lingvo" mi celis la plej fortan lingvon de iu difinita 
individuo, plej ofte do ties gepatran lingvon (sed povas ankaux esti la 
lingvo de la labor-cxirkauxo, la lingvo de alilingva regiono post longa 
vivado tie ktp.). Mi ne celis iun specifan lingvon kiel la anglan.

Ke okazas semantikaj sxangxoj, ekzemple plilargxigo de la aplik-kampo de iu 
iam pure teknika vorto, estas tute normala afero. Pro tio referenco al PV 
1930/1934, kiu reprezentas la lingvostaton de la 1920-aj jaroj, post tiom da 
jaroj ofte ne estas tre konvinka.

Pri la fortoj kaj malfortoj de PIV mi bone konscias. I.a. gxi forte 
postrestas la faktan uzon, kaj estas multe tro malricxa kompare ekzemple al 
Krause eo-de 1999 aux Hron eo-cz 2006. Ekzemplon vd. tie cxi:

// http://www.ipernity.com/blog/petro_desmet/227262

Sed almenaux gxi ne estas tiel senespere postrestinta kiel ReVo.

Pri burleskulo, klauxno, arlekeno, bufono, histriono, pajaco kaj eble 
ankoraux aliaj PIV ja donas iel-tiel akceptablan nocio-sistemon. Multaj 
estas tre specifaj, ligitaj al certa teatra kulturo kaj epoko. Mi dubas, ke 
multaj homoj povus klarigi la diferencojn ecx en siaj persone plej fortaj 
(do kutime gepatraj) lingvoj, krom eble studintoj de teatra scienco. Do ne 
vere sxokas min, ke plej multaj esperantistoj probable ne kapablus klarigi 
la diferencojn. Sed tiel ja estas pri plej multaj fakoj kaj aferoj, pri kiuj 
"oni" kutime havas nur tre bazajn sciojn. Aux cxu vi povus klarigi la 
diferencojn de jenaj cxeval-tirataj veturiloj en via plej forta lingvo (mi 
supozas, ke gxi estas la angla):

fiakro, droŝko, breko, baroĉo, kabo, bugo, kaleŝo, kupeo, kabrioleto, 
kariolo, landaŭo, faetono, baruo, tilburo

// http://www.ipernity.com/blog/37943/187558/comment/7386995#comment7386995

La malfacileco estas eksterlingva. Neniu lingvo, eĉ ne Esperanto, povas 
ŝpari al vi la penon lerni la diferencojn de la diversaj tipoj, se vi volas 
kompetente paroli pri la temo.

Miraklan lingvon nur promesas malbonaj onkloj kaj romaj burleskuloj, 
klauxnoj, arlekenoj, bufonoj, histrionoj kaj pajacoj.

Bernhard

-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Russ Williams" <[email protected]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Samstag, 13. Februar 2010 21:44
Betreff: Re: Re[2]: [revuloj] Re: kamiono - sharghauto


> 2010/2/13 Bernhard Pabst <[email protected]>
>
>> sed ja estas evidenta banalajxo, ke okazas interferoj inter la plej forta
> lingvo kaj Esperanto.
>
> Supozante ke per "la plej forta lingvo" vi celas la anglan, certe
> estas interfero ne nur de la angla sed de diversaj aliaj lingvoj,
> iugrade de cxiu lingvo konata de la parolanto. (Ekzemple la pola
> ekzemplo de "satisfakcio" por "kontento". Mi ne auxdas anglalingvanoj
> faras tion, malgraux la ekzisto de ofta angla vorto "satisfaction"
> simila al la pola "satysfakcja", do versxajne tiu kazo ne temas pri
> influo de la angla sed de la pola.)
>
>> La problemo estas, ke tro malmultaj homoj emas konsulti
>> PIV-on por ekscii pri la propre esperantaj kategorioj.
>
> Nu, PIV mem estas kreita de homoj, kaj homoj fojfoje eraras. Sxajnas
> al mi ke cxeesto de "vegetalismo" kaj manko de "veganismo" en PIV
> estas ekzemplo de tio.
>
> Krome PV/PIV fojfoje malkonsentas kun si mem en sekvaj eldonoj (e.g.
> cxu sxipo ankras en haveno aux cxu maristo ankras sxipon en haveno).
>
>>
>> Via ekzemplo 6 pri
>> futuro cetere ne trafas. Laux PIV 2-a difino, futuro = estontajxo, do la 
>> de
>> vi kritikita uzo plej ofte estas gxusta.
>
> Jes, mi scias - sed cxu tiu 2a difino enestas nur pro tio, ke tiom
> multaj homoj uzas "futuro" tiel? Origine, gxi estis simple gramatika
> termino, cxu ne?
>
> PIV supozeble ofte simple registras/priskribas la efektivan uzon, kiel
> la lingvo evoluas, laux la vidpunkto de gxiaj redaktoroj.
>
> Kio pri aliaj tiaj ekzemploj de tehxnikaj terminoj kiuj estas pli
> uzataj ekster la tehxnika fako? ("potencialo", "tensio", ktp) Ne temas
> nur pri sensciaj komencantoj en erarplenaj blogoj ktp. Multaj tre
> kleraj respektataj E-istoj uzas tiajn tehnikajn terminojn tiel en
> zorge redaktitaj gazetoj kaj formalaj prelegoj. Do tiaj aferoj igxas
> parto de la lingvo kaj eventuale aperas en PIV, same kiel la 2a difino
> de "futuro", kvankam ili sxajnas bazigxi en nekonscia nacilingva
> interfera eraro.
>
> PS: Mi scivolas kiom da Esperantistoj povas klarigi diferencon inter
> "klauxno" kaj "pajaco", kaj cxu tiuj, kiuj povas klariga ian
> diferencon konsentus pri la diferenco, kaj cxu ili kutimas uzi nur unu
> el la vortoj (tiun, kiu pli similas al la ofta vorto en la propra
> nacia lingvo).
>
> penseme,
> Russ
> 

Rispondere a