Sergio:
/Por mi karakterizaj trajtoj de telero estas, ke 1. g^i estas pli larg^a ol dika, kaj 2. g^i havas platigitan, bretan randon (a brim)/
Jes, sed mi mem au(dis armeojn da anglaj esperantistoj diri "bovlo" en okazoj, kiam mi dirus "profunda telero".
/la angla konservis la praan sencon latinan, dum c^iuj ceteraj lingvoj deviis /
Kiel ajn, kiam Anna kaj mi devas uzi la vorton "purpura" ni devas aldoni "itale purpura" au( "angle purpura".
/C^ar "preterito" estas nur unu speciala el diversaj paseaj tensoj, kaj krome, por g^ia uzo ekstergramatika mankas nacilingva apogo. Male, "paseo" (kp la francan "passé simple", "passé composé") estas uzata simetrie kun "futuro", kaj por la senco gramatika, kaj g^enerale./
Mi por mi mem solvis la problemon per is-tempo kaj os-tempo (ankau( isa tempo kaj osa tempo). C^io cetera s^ajnas al mi dubinda.
Amike Renato
