Gratulon, Sergio, tre interesa, klera kaj sagxa. Pri la temo mi jam foje legis, sed nun ne retrovis la bibliografian indikon. Unu sola noto:
"La solvo estas perfekta; tamen la francaj aŭtoroj de PV ĝin ne komprenis, kaj difinis la verbon gisi maltrafe:" Pri la teknikaj vortoj de PV 1930/1934 respondecis la polo Salomon Kornfeld (1896-1942), do tre probable ankaux pri "gisi". Ties lingvo-nivelo estis - pardonu - subtera, tordita, malklara, mallerta, nu, simile kiel en la PV-difino de gisi. Mi estis tute sxokita, kiam mi unuan fojon legis ion de li. Se vi ne kredas, legu ekzemple Grenkamp, S. [= Kornfeld, S.] Bombasto kaj Kritiko. ′Dua eldono′. Oomoto 10-a jaro 1934/11 (111) nov., p. 32-33 kaj multaj similaj. Do ne "la francoj ne komprenis", sed Kornfeld simple malbone parolis Esperanton kaj estis malbona vortaristo kaj terminaristo. Waringhien ne povis anstatauxi ankaux lin (li jam transprenis la parton de la maljuna Esselin, kiu pro sia agxo jam ne plu kontribuis kaj nur por honori lin aperas inter la auxtoroj). Krome Kornfeld kiel pola naciista jxurnalisto vivanta en Parizo havis bonajn kontaktojn al la tiea pola kultur-instituto, kiu forte materie subtenis la projekton PV (lia profesio estis ja lauxeble negative influi la francan publikan opinion pri Germanio kaj propagandi por la pola pozicio pri la tiam germanaj orientaj provincoj, nome ke ili estu anektita de Pollando). Ankaux cxar Kornfeld pro tio disponis pri materiaj kaj organizaj resursoj Waringhien ne povis tro forte kritiki, korekti kaj pro tio cxagrenigi lin sen endangxerigi la tutan projekton. Ne tro surprize, ke Waringhien en sia vortaro eo-fr multe pli poste simple tradukis gxuste, sen granda komento pri la evidenta stultajxo de Kornfeld. Denove gratulon pro la leginda studo. Bernhard -----Ursprüngliche Nachricht----- Von: "Sergio Pokrovskij" <[email protected]> An: <[email protected]>; "Gxenerala Vortaro" <[email protected]>; <[email protected]> Gesendet: Montag, 15. Februar 2010 06:25 Betreff: [revuloj] Fandi kaj gisi Ĵus mi publikigis en la "Lingva kritiko" studon pri la vortoj "fandi" kaj "gisi", http://lingvakritiko.com/2010/02/15/fandi-kaj-gisi/ -- Sergio
