2010/2/20 SIBAYAMA Zyun'iti <[email protected]>: > Mi komprenas, ke la subjekto de 'forgesinte sxin' estas la biletisto. > Tial "sia" estas "de la biletisto". Do "sia homo" estas la > persono, kiu estas dungita de la sama fervojkompanio kiel la biletisto, > kaj tial sxi, kiel fervojista kolegino rajtas esti tie sen bileto. > Cxu mia interpreto pravas?
Ne, ne tute pravas, kvankam iom proksime. Unue, ne temas pri fervojo, sed pri biletoj al spektajxo, sed tio ne gravas (tio estus klara el pli vasta kunteksto, mi citis tro malmulte). Pli gravas, ke temas pri speco de homoj, havantaj ian rilaton al la organizantoj de la spektajxo (eble, ies parencoj aux bonaj konatoj ktp), kiuj havas "neoficialan" permeson eniri sen bileto. Mi vere ne scias, kiel koncize traduki tiun nocion. Iu proponis "malfremdulo", sed sxajnas al mi, ke gxi ne aldonus klarecon. -- Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html
