--- In [email protected], Yury Finkel <yury.fin...@...> wrote:
>
> 2010/2/21 pistike65 <istvan.e...@...>:
> > Cxu mi bone rekonstruas? Cxu ne iu(j?) -int devus igxi -ant?
> 
> Jes, vi proksimume bone rekonstruis, krom la punkto 4: sxi preteris la
> biletiston _antaux_ cxio, ecx antaux la momento, kiam li diris "vian
> bileton". Sxi simple trairis tro rapide (ne konsciante ecx, ke oni
> kontrolas biletojn kaj ke entute necesas bileto), poste la biletisto,
> rekonsciigxinte, jxetis sin al sxi kun peto montri sxian bileton, sxi
> ne sukcesis ion diri, nur turnigxis al li, sed la biletisto jam
> forgesis pri sxi kaj okupigxis pri aliaj.

Dankon! Fakte mi miskomprenis la subjekton de "preteri", pro malatento al 
"li/sxi" (finnugra problemo; cxiufoje mi devas aparte atenti cxu iu 
triapersonulo estas ino aux malino..)

> Entute, en tiu cxi frazo mi plene sekvas la rusan originalon rilate
> verbotempojn (kvankam ja iam necesas korekti, sed, laux mi, ne en tiu
> cxi okazo).

Tamen, mi kredas plu valida mian demandon:

2. Post tiu forgesado aux opiniado li okupigxis pri aliaj, dum sxi sukcesis diri
nenion. (Sed kial post, kial ne dum?)

amike
Istvan

Rispondere a