Dankon, nun la afero estas klara! Mi dirus ke "forgesinte" aux "forgesante" praktike samsencas cxi-kuntekste. Cxu vere eblas paroli pri finiteco aux nefiniteco de forgesado? Finiteco de forgesado ja estus ke oni denove memoras ion...
amike Istvan Ertl --- In [email protected], Yury Finkel <yury.fin...@...> wrote: > > 2010/2/21 pistike65 <istvan.e...@...>: > > Tamen, mi kredas plu valida mian demandon: > > > > 2. Post tiu forgesado aux opiniado li okupigxis pri aliaj, dum sxi sukcesis > > diri > > nenion. (Sed kial post, kial ne dum?) > > Hm, mi ne tute komprenas, al kio rilatas la demando "kial post, sed ne > dum?" - cxu al tio, ke la biletisto okupigxis pri aliaj? > > Ankorauxfoje: > > (1) la biletisto okupigxis pri aliaj enirantoj, forgesinte sxin => la > biletisto unue forgesis, kaj poste ekokupigxis pri aliaj enirantoj; > (2) sxi turnigxis, sukcesinte diri nenion => sxi ne sukcesis diri ion > (cxar mankis tempo), kaj nur turnigxis al la biletisto; > (2), kiam (1) => (2) en la sama momento, kiam (1). > > En (1) teorie eblus anstataux "poste" uzi "dum", t.e. "la biletisto > okupigxis pri aliaj enirantoj, forgesAnte sxin", sed tio donus guston > de nefiniteco de la ago, dum en la rusa originalo estas tute klare, ke > li definitive forgesis sxin (t.e. la ago de forgesado estis finita). > > Nu, eblus alivortumi: "la biletisto forgesis sxin aux opiniis [...], > okupigxinte pri aliaj enirantoj". Tia konstruo eble pli gxuste > priskribus probablan sinsekvon de la eventoj (kvankam la rusan > originalon eblas kompreni ankaux tiel, kiel mi skribis supre), tamen > tiuokaze mi devus aldoni grandan sence gravan subfrazon post > "opiniis", kaj la tuta frazo igxus tre malfacile komprenebla, cxar gxi > estus konstruita kadre. > > -- > Yury Finkel, http://yury-finkel.livejournal.com/ > > *** A. Grin "La ora cxeno": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/ora.html > *** A. Grin "Kuranta sur ondoj": http://www.esperanto.mv.ru/Grin/kuranta.html >
