2010/2/24 pistike65 <istvan.e...@gmail.com>:
>>"Mi surbicikligis najlon, kiu
>> truis mian pneuxmatikon";
>
> tio sonas strange. neniu intence faras tion. Krome, najloj eniras la pneuxon 
> desube, do al mi ankaux la sureco sonas strange.

Tio surprizas min. Nu, cxi tiu tuta fadeno montras diversajn
perceptojn pri supozeble simplaj vortoj. :)

Kial gravas ke neniu intence faras tion? Mi neniam komprenis ke
"surveturi" implicas intencan agon. ("Auxtomobilisto surveturis tiun
kompatindulon kaj mortigis lin" estas tute en ordo, cxu ne, kaj neniel
implicas ke la stiristo intencis surveturi - eblas ke estas intenca
ago, eblas ke ne. Konfirmas tion sercxado de "survetur" en
tekstaro.com) Do kial "surbicikli" implicu intencon?

Se la ekzemplo ne klaris, mi plu klarigi ke laux mia propra realviva
sperto, se pneuxmatiko iras sur (do suriras) najlon, kiu estas fiksita
en ia forjxetita aux falinta ligna peco surstrate tiel ke la najla
pinto direktas sin supren, tute eblas ke pro tiu surveturo la najlo
truas la pneuxmatikon... Cxu la ekzemplo pli klaras kaj sencas nun?

amike,
russ

Rispondere a