>> Mireja:
>> Scivoleme mi rigardis en la artikolo "selo" ĉar oni deseliĝas
>> debiciklante. Tiam mi vidis ke deseliĝi uzatas ŝajne nur por rajdantoj.
>> Hodiaŭ­ estas pli da biciklantoj ol da rajdantoj, pro tio mi opinias
>> utila la verbon "debicikli".

> Atentu, ke ne nur cxevalojn oni rajdas, sed ian ajn objekton, sur kiu eblas
> sidi. Do "rajdi biciklon", "bicikle", "sur/per biciklo" tute tauxgas.
> Rezultas, ke "deseligxi" estas bona vorto por tio, kion vi volas esprimi,
> ecx se sence pli vasta.
> Marc

Dankon pro la atentigo. Vi pravas ke debicikliĝi ne utilas se oni povas 
diri "deseliĝi" por biciklanto.
Tamen mi vidas diferencon inter "debicikli" kaj "debicikliĝi".
Vidu en mia antaŭa mesaĝo ĉitema.

La unua implicas la duan sed la dua ne nepre implicas la unuan.
Mi dirus:
"pro falo li debicikliĝis" kaj ne dirus
"pro falo li debiciklis"
"pro la deklivo mi debiciklis" (vola intenco ne plu bicikli)kaj ne dirus
"pro la deklivo mi debicikliĝis" (ĉar tiu povas signifi ke mi biciklis 
sur la deklivo sed glitis).

Ankaŭ imagu ke biciklanto renkontas survoje konatulon (piedirantan) kaj 
  ke li debiciklas por saluto. Ĉu vi dirus ke li debicikliĝas?
Mireja
PS:
Neniu komparo eblas kun stiranto aŭtomobilon.
Neniu ŝoforo forlasas sian stiradon fronte al deklivo aŭ al troa 
aŭtomobila trafiko aŭ por saluti konatulon, kiun li ekvidas sur trotuaro.

Rispondere a