En ReVo estas nuntempe du malsamaj difinoj de la verbo "bonvoli": unu
sub la kapvorto "bona", la alia sub la kapvorto "voli".

La unua difino diras:

(ntr)
1.    Esti tiel bona, ke oni volas; afable konsenti: bonvolu pasigi al
mi la salon.
2.    Voli fari bonon al iu: lia bonvolo donis al mi pardonon;
malbonvola kritikisto, recenzisto.

La dua:

(tr)
Afable voli, favore voli: bonvolu akcepti tiun donacon.

Ni devus nepre klarigi cxu temas pri transitiva aux netransitiva
verbo, kaj lauxeble krei unikan difinon kiu estu la sama cxe ambaux
kapvortoj.

Cxu ne?
Amike,

-- 
Fabio

Rispondere a