Certe. Cxi-okaze la transitiveco estas iom komplika por indiki, cxar la regximo sxajnas esti cxiam infinitiva (male al "konsenti", kiu akceptas "konsenti -i" kaj "konsenti je io"). Tamen mi malofte imagas pasivigon de "bonvoli", do emas gxin konsideri netransitiva, sed agnoskas, ke temas pri lima okazo.
Laux la reguloj de REVO la kunmetajxo "bonvoli" devus esti sub "vol". Estus interese esplori, cxu la senco 2 (voli fari bonon) ekzistas en la literaturo, kaj se jes, cxu gxi plu aktualas nun. Kore, Marc > En ReVo estas nuntempe du malsamaj difinoj de la verbo "bonvoli": unu > sub la kapvorto "bona", la alia sub la kapvorto "voli". > > La unua difino diras: > > (ntr) > 1. Esti tiel bona, ke oni volas; afable konsenti: bonvolu pasigi al > mi la salon. > 2. Voli fari bonon al iu: lia bonvolo donis al mi pardonon; > malbonvola kritikisto, recenzisto. > > La dua: > > (tr) > Afable voli, favore voli: bonvolu akcepti tiun donacon. > > Ni devus nepre klarigi cxu temas pri transitiva aux netransitiva > verbo, kaj lauxeble krei unikan difinon kiu estu la sama cxe ambaux > kapvortoj. > > Cxu ne? > Amike, > > -- > Fabio
