Estas du rilataj sed malsamaj difinoj en PIV2005:

1. Dirmaniero, esprimo propra al unu lingvo (vidu idiotismo) [Do
konkretaj specifaj esprimoj, eble ekzemple la slanga verbo "krokodili"
- russ]
2. Maniero uzi lingvon propra al iu persono, verkisto, grupo, regiono
k.a. ("la malvarma lingvajxo de la komisaro cxiam perturbis sxin") [Do
ne iuj specifaj vortoj, sed pli gxenerala parolstilo, eble ekzemple
cxia respekta adora parolo pri nia kara genia majstro Zamenhof - russ]

amike,
russ

2010/4/20 mireille corobu <[email protected]>:
>  >> Mireja:
>>> Mi serĉis en reVo la vorton "lingvaĵo" kaj ne trovis ĝin.
>>> Ŝajnas al mi ke estas sufiĉe granda semantika diferenco inter la vortoj
>>> "lingvaĵo" kaj "lingvo" por ke estu en la vortaro la vorto "lingvaĵo",
>>> kion vi opinias?
>
>> Jes, ek! Trovu du taugajn citaĵojn kaj aldonu :-)
>>
>>    Volframo.
>
> Trovi taŭgajn citaĵojn estas facile sed taŭga difino ne estas tuj
> trovebla. Mi provas sed atendas helpon...
> " Iu maniero sin esprimi tipe per/en iu lingvo?"
> Mireja
>
>
> ------------------------------------
>
> retposhtaj adresoj:
>  por afishi mesaghon: [email protected]
>  por aboni:           [email protected]
>  por malaboni:        [email protected]
>  administranto:       [email protected]
>
> URL:
>  http://www.yahoogroups.com/group/revulojYahoo! Groups Links
>
>
>
>

Rispondere a