>> Trovi taŭgajn citaĵojn estas facile sed taŭga difino ne estas tuj
>> trovebla. Mi provas sed atendas helpon...
>> " Iu maniero sin esprimi tipe per/en iu lingvo?"
>> Mireja

 > Estas du rilataj sed malsamaj difinoj en PIV2005:
 >
 > 1. Dirmaniero, esprimo propra al unu lingvo (vidu idiotismo) [Do
 > konkretaj specifaj esprimoj, eble ekzemple la slanga verbo "krokodili"
 > - russ]
 > 2. Maniero uzi lingvon propra al iu persono, verkisto, grupo, regiono
 > k.a. ("la malvarma lingvajxo de la komisaro cxiam perturbis sxin") [Do
 > ne iuj specifaj vortoj, sed pli gxenerala parolstilo, eble ekzemple
 > cxia respekta adora parolo pri nia kara genia majstro Zamenhof - russ]
 > russ

Ŝajnas al mi ke por la difino 1 jam estas la vortoj "idiotismo" kaj 
"idiomaĵo" do ne utilas aldoni trian. kaj en la uzo de la vorto 
"lingvaĵo" mi observas multe pli da sencoj de la dua tipo ol de la unua.

Kiu hodiaŭ povus pensi ke la verbo "krokodili" estas lingvaĵo?

Sekve mi proponas ke oni donu difinon laŭ la uzata senco 2, ankaŭ ke la 
difino ne estu tro preciza.
Por tio eblas:

* Mia provo, iom seke difinite  sed vaste aplikeble:

"Iu maniero sin esprimi tipe per/en iu lingvo?"

Plaĉas al mi en la difino ke estas apudeco de la vorto "lingvo", tiel 
oni sin demandas kio diferencigas lingvaĵo disde "lingvo". Mi hezitus 
inter "per" kaj "en".

* La piva 2

  "Maniero uzi lingvon propra al iu persono, verkisto, grupo, regiono
  k.a."

Mi ne posedas la Pivajn vortarojn kaj ne konis la tiean difinon de 
"lingvaĵo", do dankas pro via respondo. Mi observas ke en ambaŭ difinoj 
(la piva kaj la mia) estas la vortoj "maniero... kaj lingvo". Miaopinie 
la verbo "esprimi" pli taŭgas ol la verbo "uzi" ĉar ja la lingvaĵo celas 
esprimi ion pli ol uzi ion.

Mi atendas pliajn reagojn.
Dankon kaj antaŭdanke
Mireja

Mireja




Rispondere a