--- On Wed, 21/4/10, jv wrote:

[...]

> russ:

>> Estas du rilataj sed malsamaj difinoj en PIV2005:


> 1. Dirmaniero, esprimo propra al unu lingvo (vidu idiotismo) [Do
> konkretaj specifaj esprimoj, eble ekzemple la slanga verbo
> "krokodili"
> - russ]

> 2. Maniero uzi lingvon propra al iu persono, verkisto, grupo, regiono
> k.a. ("la malvarma lingvajxo de la komisaro cxiam perturbis sxin") [Do
> ne iuj specifaj vortoj, sed pli gxenerala parolstilo, eble ekzemple
> cxia respekta adora parolo pri nia kara genia majstro Zamenhof - russ]


> dankon pro la citajxoj. miaimprese "lingvajxo" estas ofte uzata en
> senco konforma al tiuj difinoj, do pli-malpli samsence kiel
> "dirmaniero" "parolturno", sed ankaux okaze pli vaste, kiel permesas
> gxiaj eroj.

Jes, mi emus ĝeneraligi la unuan sencon: Ĉiu ajn lingvotrajto estas
"lingvaĵo", ne nur parolturnoj, sed ankaŭ la akuzativo de Esperanto aŭ
la rigida vortordo de la angla aŭ la verbaj aspektoj en la slavaj
lingvoj.

> fakte iun ajn rimarkindan lingvan fenomenon oni povas
> nomi lingvajxo, ekzemple en gramatika kadro ankaux fleskion aux
> frazkonstruon, kiu ne nepre estas ies proprajxo.

Prave.

> do mi subtenas la ideon de unu difino,

unu difino?  Sed ja temas pri du sencoj.

> eble kun mencio de "esprimo", kiu emfazas la intencon kaj sencon,
> dum "lingvajxo" emfazas la formon. "rimarkinda maniero por esprimi
> ion" "aparta -vid->dirmaniero" aux simile... cetere referencoj al
> "dirmaniero" "parolturno" kaj "esprimo" estos bonvenaj.

Mi ne opinias ke "rimarkinda" estas esenca.  Ankaŭ lingvaĵo, kies
karakteriza trajto estas malesto de io ajn rimarkinda, estas
"lingvaĵo" (fr langage).

-- 
Sergio



      

Rispondere a