Mirelle: > Tio pensigas min pri la verbo "fiŝkapti" ĉu ĝi signifas "kapti > fiŝo(j)n"? Multas tiaj kunmet(it)aĵoj kies senco devenas de lingvouzado > pli ol de logika analizo de la kunmetitaĵo.
Tio estas evidenta. Fakte mi ofte ne kaptas fiŝojn. Certe estas optimisma kunmetaĵo. :) > lingvaĵo ne estas iu ajn lingva aĵo aŭ iu ajn lingva afero sed estas io > lingva aparte farita el lingvo. "Aĵo" esprimas konkretecon, ne nur "objekto". Do lingvo estas ĝenerala kaj eĉ teorieca, lingvaĵo estas "ekzistanta kaj aganta". Ekzemple, mi scipovas la italan LINGVON, ĉar mi povas kompreni ankaŭ la rilatan infanan LINGVAĴON. :) Ĝis Antonio Codazzi
