Sergio:
>> "Vipero" estas rampula naturismaĵo.  Mi ne memoras ĝiajn uzojn ĉe
>> respektindaj aŭtoroj.

Bertilo:
> Zamenhof uzis ghin.

Mi miras, Sergio, ke vi ne konas la cent-jaran diskuton pri vipero / vipuro, 
vd. ekzemple:

1. Ciliga, Paul (1959): Pri "vipero". FrancE 1959:27:185 90

termino;vipero

2. Haupenthal, Reinhard (1964): Vipero - vipuro. GER 17:1964/6, p.70

Fundamento; termino

3. Grazzini, Corrado (1965): Precizigo. esperanto (Italujo) 1965:43:2 (92) 
36

etimologio; vipuro; kratago; falsaj parencoj

′Vipuro′ k ′kratago′ en UV ne estas preseraroj, asertas L.L. Zamenhof en 
poŝtkarto de 1913-06-27 en la posedo de la aŭtoro. Repr. el HdE.

4. Albault, A. (1967): La Fundamenta Serpento. ScRe vol. 18 1967/3, p. 
81-88 - termino; vipero

Pri vipero-vipuro: nenio kontraŭstaras uzon de -ero kiel formon paralelan. 
Repr. en Naŭ prelegoj pri la Fundamento. Saarbrücken 1991



Pri la cxiam sama lama diskuto pri tiuj cx. 20 mal-vortoj mi rekomendas legi 
la diskuton inter Kalocsay kaj Baghy el la 1930-aj jaroj. Pli profundaj ol 
la kutimaj nesciaj stultajxoj de Corsetti, vd. tie cxi:

// http://www.esperantoland.org/ebea/

kaj sercxu je "mal-"

Bernhard

Rispondere a