2010/4/29, mireille corobu:

>> La kunekzisto de "malsanulejo" kaj "hospitalo" por mi pruvas la
>> egalan kaj eterne dialektikan kuninfluadon el-enisman kaj
>> el-eksterisman en Esperanto.

> Saluton al ĉiuj,
> pardonu ke mi devas demandi:
> Mi ne komprenas "el-enisma" "el-eksterisma" eĉ kun la helpo de la
> kunteksto.

Oni povas formi vortojn "el interne", "el ene" uzante la propran
materialon de Esperanto: "malsanulejo" estas tia "elinterna", aŭ
"elena" formaĵo (fakte ĝi sekvas la modelon de multaj nacilingvoj,
kiel la rusa, ĉeĥa aŭ germana).  Aŭ oni povas prunti pretan vorton el
la angla aŭ el la franca (hospitalo) -- uzi eksteran materialon.

> Kaj en alia afiŝo kaj kunteksto mi ne komprenis la vorton
> "naturismaĵo" en la frazo: "Vipero" estas rampula naturismaĵo.

La ŝatantoj de pretaj pruntoj opinias, ke tio estas procedo "natura",
ke tiaj vortoj estas "naturaj" -- kontraste al la sintezaj vortoj el
propre esperantaj radikoj.  Tial la koncerna skolo nomas sin
"naturalisma" (la reprezentantoj de tiu skolo ofte malbone scipovas
Esperanton, kiun fakte ili malestimas; ili plejparte ne scias, kio
estas "naturalismo", kaj malofte kapablas forpreni la balastan -al,
kiu en Esperanto normale havas la formon -a).

Do, en mia uzo "naturismo" estas la skolo preferanta pretajn vortojn
"naturajn", el la "naturaj" (sovaĝaj) lingvoj (kontraste al la
"artefaritaj", skemismaj vortoj).  Tio fakte estas speco de
_krokodilado_, reptilia (aŭ rampula) inercio kaj malkreemo.  Tion mi
aludis per "rampula naturismaĵo vipero" (vipuro ja estas rampulo =
reptilio zoologie, kaj "vipero" estas trajto de reptilia menso),

--
Sergio

Rispondere a