> Mi opinias ke estas bone aldoni la vorton "tomografio" en ReVo.
> Ekzemploj de ĝia uzo en Eo ne mankas. Tamen bezonatas aldoni al la vorto
> adjektivon kaj precize difini la diversajn tomografiajn teĥnikojn.
> Tomografio estas teĥniko per kiu eblas observi laŭtavole la internon de io.
> Mi povas erari en mia kompreno de la vorto ĉar mi estas fakulo nur pri
> matematiko. Vere interesas min legi la difinon en ReVo pri la nova
> radiko "tomograf-".
> Mireja

Pardonu ke mi ne kontrolis pri la novregistritaj artikoloj en la sama 
tago de mia respondo. Hieraŭ vespere mi revenis al mia ekrano por legi 
ĉi tie kaj (kiel kutime) mi tro rapide skribis. Ĉar ĉi-matene mi 
malkovras ke Jeromo  aldonis la vortojn "tomografio" kaj "tomografo".
Mireja

Rispondere a