> Dankon kara Mireja pro tre bona komento. Mi tre ŝatas tiun priklarigan vorton 
> laŭ-tavole! Sed mi ne komprenis ĉu vi konsideras tomografion kiel 
> 'tom-o-graf-i-o'? Mi pli pensis, ke ĝi devas esti kiel 'tomo-grafi-o'. Eble 
> mi eraras. Kio estas fotografio? Ĉu 'fot-o-graf-i-o' aŭ 'foto-grafi-o'? Mi 
> ŝatas lerni tion.
>
> amike vin salutas, behrouz

Saluton,
por mi la Esperanta vorto "tomografio" estas tuto (la radiko "tom-" ne 
ekzistas en Eo), kiu, kun aldono de adjektivo (ekzemple: komputila 
tomografio) priskribas metodon por observi la internon de io.
La bildojn mi emus vortigi per "tomografiaĵoj" aŭ "tomografiaj bildoj".
La instrumentoj estus la tomografiiloj.
Eblas ankaŭ diri "Tomografie ili observis ke..."

Kiam mi proponis hieraŭ vespere la radikon "tomograf-" mi antaŭe 
rapidege kontrolis pri la vortoj esperanta "grafo" kaj "grafio" sed 
daŭre hezitis inter "tomografi-" kaj "tomograf-".

Nu, Jeromo tute sendepende de mi (kiu ne partoprenis la diskuton) 
proponis du radikojn, tio mirigas min.
Kial du radikoj?

Ankaŭ rimarkinde estas ke iuj ŝajne vidas en la vorto la bildigojn dum 
mi vidas en la vorto la metodojn por bildigi.
Kore kaj Esperantiste salutas vin kaj ĉiujn revulojn
Mireja



Rispondere a