Russ Williams skribis: > Cxu ekzistas realmonda uzo de "tomografiilo"? Mi ne trovas gxin per > google nek kukolo nek Vikipedio nek tekstaro.com. La celo de ReVo > estas registri la uzatan lingvon, ne proponi novajn vortojn aux > registri cxiun eblan vorton, cxu ne?
Tiu estas la ĉefpunkto! Fakte mi skribis: "se Jxeromo konsentas...". EVIDENTE, la celo de ReVo estas registri la uzatan lingvon, kaj ne NUR registri cxiun eblan vorton (mi memorigu al vi ke Esperanto enhavas ankaux skemismon :) ). > Oni mem povas krei "tomografiilo" lauxbezone per la kutima evidenta > uzo de la sufikso "ilo", cxu ne? Mi ne komprenas la celon aldoni la > "ilo"-formon aparte kaj specife, precipe kiam gxi sxajnas tre malofte > uzata... Estas multaj aliaj vortoj, kiuj ne havas la evidentan > "ilo"-formon aparte. Ne, ne! Mi ne skribis pri "aparta formo"... Mi simple sugestis ke, se oni forigas la radikon "tomograf-", estus utile aldoni eron (drv)"~-ilo" al la artikolo "tomografi-". Gxis Antonio Codazzi