2010/5/24, Russ Williams:
> 2010/5/24 f_sophia <f_sop...@libero.it>:

[...]

> Tion mi komprenis. Per "aparta formo" mi ne celis novan artikolon
> kvazaux "tomografiil" estu nova radiko. Mi parolis pri aparta
> eksplica mencio en la tomografi-artikolo, same kiel vi celis. Kaj
> gxuste tiun proponon mi dubis: kial aldoni ~ilo por tomografi-, kiam
> la vorto sxajnas maloftege uzata, kaj gxia signifo kaj formo sxajnas
> tute evidentaj se iu bezonos gxin?

En bona kaj kompleta vortaro oni ja devas registri ankaŭ tiajn
memklarigajn vortojn -- kaj kiel rekomendon, kaj por la bezonoj de la
traduka parto.

Ne ĉiuj esperantistoj estas egale dotitaj pri la lingvoj.  Precipe la
lingvistoj estas speciale malkapablaj.  Malfermu PAG-on -- vi trovos
amason da malnecesaj radikoj, kiujn eblus pli klare kaj eĉ pli
mallonge esprimi per la bazaj rimedoj de Esperanto.  Ekz-e
"determinativo" -- evidente, W kaj K ne scipovis la anglan, kie eblas
radikŝpare diri "determiner" (determinilo), kaj por meme krei tian
vorton ili nesufiĉe bone scipovis Esperanton.  Simile pri diversaj
"komparacio"j ktp.

> Se iu ajn renkontus la vorton tomografiilo, cxu ili ne tuj konstatus

En tiu "ili" mi flaras la anglan "they" :)

> ke temas pri ia ilo por fari tomografion, kaj se ili ne komprenas
> pri kio temas tomografio, ili komprenos post lego de difino de
> tomografio, sen bezono legi ke "tomografiilo estas ilo por fari
> tomografion"? Kaj inverse, se iu parolas pri tomografio kaj volas
> scii tauxgan vorton por nomi ilon por fari tomografio, cxu tiu ne
> tuj konstatus ke tio estas tomografiilo?

Tiel agus homo kiu jam antaŭe elektis "tomografio"n kiel la bazan
radikon por Esperanto.  Sed iu alia eble unue pensis pri "tomografo",
kaj preferus nomi "tomografio"n "tomografado".  Tial preferindas
listigi la tutan familion da derivaĵoj kun la nacilingvaj tradukoj.

> Do mi ne vidas la utilon eksplice aldoni skemisme evidentan vorton
> kiel "tomografiilo", kiun preskaux neniu sxajnas uzi cxiuokaze.

> Se ReVo ja devas havi tiajn memevidentajn ilo-vortojn (eble gxi
> devas, mi ne scias), estas multaj pli gravaj oftaj tiaj ilo-vortoj
> (ekzemple batilo, pentrilo, farbilo, mortigilo, ...), kiujn homoj
> efektive uzas, sed kiuj mankas en ReVo, probable cxar la signifoj de
> cxiuj sxajnas tute memevidentaj se vi scias la signifon de la baza
> radiko sen "ilo".  :)

Ne, la kaŭzo estas la manko de laborforto.  Ĉe "skribi" ni ja havas la
egale evidentajn "skribilo"n kaj "skribisto"n.

--
Sergio

Rispondere a