> >sxintaid ( http://purl.oclc.org/NET/voko/revo/art/sxintaid.html
Vastalto: > Laux mi la vorto ne endas registrita en REVO nunmomente. > Bonvolu atente > legu la indikitan fonton. La auxtoro mem uzas la formon > "Shintaido", kiu > estas simple latinalfabeta skribo de la japana vorto, sed ne estas > esperantigita formo. > Mi pensas, ke entute la artikolo de "sxintaido" ne plenigas la > kriteriojn por novaj artikoloj de REVO. (pardonu se alvenos alia respondo kun proksimume sama enhavo, mi nuntempe havas ian konto-problemon kun la diskutgrupo, mi provas gxin cxirkauxvoji.) mi pensis, ke ne povas esti hezito pri la esperantigo kaj ke estus utile registri tian vorton. tamen vi pravas, ke la vorto ne registrindas laux la reguloj de revo. se iu alia samopinias, mi volonte akceptas la forigon. amike. jxeromo