Yury: > Cetere, tia uzo de "ke" estas ne tute mallogika; ĝi povas esti
> traktata kiel elipso de "[Mi deziras], ke". kongrue kun: "[mi deziras al vi] bonan tagon" kaj similaj. tio estas suficxe komprenebla por francoj kiuj havas konstruon "ke ... [verb]u" por esprimi ordonon aux deziron. mi konsentas kun via aliloka aserto, ke en la nuna stato, rekta esprimo de la deziro estas la plej klara formo. stumpigitan formon oni povas aperigi en dialogoj kaj por patosa stilefekto. > > Ĉu hodiaŭ ankoraŭ estus akcepteble diri laŭ la zamenhofa modelo: > > "Ke vi nur ne spertu akvoproblemon!" > > Miaopinie ne. > Probable ne, kvankam ankaŭ tion oni povus logike klarigi, kiel "[mi > deziras], ke vi [spertu ion ajn,] nur ne spertu akvoproblemon. Tamen > Sergio certe diros, ke tio ne estas bona Esperanto :) en la tekstaro de e-o estas troveblaj ekzemploj ankaux kun "Se ... nur ... (verb)us|as|os" ., en kiu "nur" laux mia sento rolas simile. sercxesprimo: Se \w+ nur\b jxeromo